>>45477Ĝi estas retpaĝo, kie oni povas provlegi librojn por "Project Gutenberg". Iu afiŝas libron al ĝi, kun bildoj (po paĝo) kaj tekstoj transskribitaj per komputilo (po paĝo). Sekve oni korektas la transskribaĵon laŭ la bildoj. La transskribado ne estas perfekta, ekzemple: ofte mi vidas ke la "j" finaĵo aperas kiel punktokomo ("plej" aperas kiel "ple;"). Ĉiu paĝo estas provlegota trifoje, per tri malsamaj personoj. Sekve oni priskribas la apero de la teksto (diklitera, kursiva, ktp.), dufoje. Finfine oni metas la paĝojn kune je libro kaj sendas ĝin al Project Gutenberg.
Bedaŭrinde la retpaĝo kaj ĝiaj instrukcioj estas en la angla, do vi devas kompreni ĝin se vi volas helpi, sed se vi ja parolas la anglan, mi rekomendas ke vi provu ĝin, estas kelkaj esperantlingvaj libroj kiuj bezonas vian helpon!