Kie estas mia genigruloj? Ĉu iuj parolas la sennacian lingvon ĉi tie?
105 posts and 54 image replies omitted.>>44906Mi loĝas en Hungarujo.
Usono estas tre granda, kie vi loĝas tie? Ĉu vi havas belegajn altajn montojn proksimume? Se vi ne hontas diri al mi tiaĵon.
>>44918Mi nenion scias pri Indianao. Mi rigardis la mapon kaj ĝi ja ŝajnas tre ebena kaj senarbara. Ĉu vi ŝatas loĝi tie?
Verdire mi neniam pensis pri la Karpatoj tiel, sed laŭ VIkipedio niaj nordaj montaroj apartenas al ili, do mi devas diri ke ili estas proksimumaj. Kiam mi estis infano, mia familio feriis en la Mátra montaro ĉiujare kaj mi ĉiam ĝuis tion. Mi amas arbarojn kaj montojn. Bedaŭrinde en Hungarujo la montaroj ne estas tre altaj kaj la arbaroj ne estas tre sanaj, ili plejparte estas kultivejoj.
Oni kutime iras al Slovakion, Rumanion, eble eĉ Aŭstrion aŭ Italujon por plej altaj montoj sed kiam mi estis infano mia familio ne havis tian monon. Unufoje mi vizitis la Tatroj en Slovakio kaj ankaŭ la Malaltaj Tatroj, ambaŭ kun amikoj sed ĉiujare pli malfacilas ferii kun ili pro manko de tempo kaj tiaĵoj. Tiuj montaroj ne estas tiaj proksimumaj ke mi kuraĝus iri sole.
>>44922Mi ŝatas loĝi en Indianao. La klimato estas milda, kaj la loka ekonomio estas bona. Kaj la ŝtato havas bonajn lokojn por ekterdomaj agadoj, surprize.
Mi ankaŭ amas montojn kaj abarojn. Mi nenion scias pri la Matra kaj Tatroj montaroj. Sed ili aspektas bela kiam mi regardis bildojn de ilin. Ĉu vi ankoraŭ ferias en la Matraoj? Ĉu vi ŝatas loĝi en Hungarujo?
Unufoje, mi vizitis la Alpoj. Mi feriis en Germanujo en la jaro 2017. Dum tiu vojaĝo, mi vizitis Kastelo Neuschwanstein. La kasteloj (estas du kasteloj en la loko) kaj la montojn estas tre bela. Mi ankaŭ flugis super la alpoj dum tiu vojaĝo. Mi nur vojaĝis ekster la Usono unu fojo.
>>44925Ĉu bona ekonomio signifas ke facilas trovi laboron? Ĉu vi laboras? Ĉu la bonaj lokoj estas la montetoj?
Mi ferias kun amikoj kaj kutime aliaj decidas kien iri kaj mi nur akordas. Verdire mi neniam proponis iri al la montaron Matra (aŭ ien ajn), eble ili konsentus. Lastatempe ni iris al la montaron Bakony, kaj ili diris al mi ke ni promenos sed kiam ni provis promeni, kelkaj da miaj amikoj laciĝis tre frue kaj ni devis rezigni la promenadon.
Mi ne ŝatas loĝi tie ĉi, sed mi ne kredas ke mi ŝatus loĝi ie ajn.
Ĉu ĝenas vin ke vi ne estis ekster Usono pli foje? Ĝi estas tiel granda kaj varia, ĉu oni vere bezonas viziti aliajn landojn?
>>44954Oni devas aliri per la adreso ĉe magrathea.endchan.net
>>45012De kie estas tiu ekrankopio?
>>45063Ilia alia tradukaĵo,
Hanebado!, estis pli malfacile legebla ĉar ĝi estas plena je fakaj vortoj de badmintono kiun mi ne komprenis…
>>45477Ĝi estas retpaĝo, kie oni povas provlegi librojn por "Project Gutenberg". Iu afiŝas libron al ĝi, kun bildoj (po paĝo) kaj tekstoj transskribitaj per komputilo (po paĝo). Sekve oni korektas la transskribaĵon laŭ la bildoj. La transskribado ne estas perfekta, ekzemple: ofte mi vidas ke la "j" finaĵo aperas kiel punktokomo ("plej" aperas kiel "ple;"). Ĉiu paĝo estas provlegota trifoje, per tri malsamaj personoj. Sekve oni priskribas la apero de la teksto (diklitera, kursiva, ktp.), dufoje. Finfine oni metas la paĝojn kune je libro kaj sendas ĝin al Project Gutenberg.
Bedaŭrinde la retpaĝo kaj ĝiaj instrukcioj estas en la angla, do vi devas kompreni ĝin se vi volas helpi, sed se vi ja parolas la anglan, mi rekomendas ke vi provu ĝin, estas kelkaj esperantlingvaj libroj kiuj bezonas vian helpon!
Unique IPs: 14